Kio estas BEK?

BEK estas la plej serioza kursaro pri Esperanto en la tuta mondo! Hodiaŭ ekzistas preskaŭ nur aranĝoj por turismi kaj lerneti iomete de E-o per la rekta metodo. Tiaj kutimaj aranĝoj okazas ĉefe dum la somero, kaj sia rekta metoda eduko produktas tion amason da ĉiamaj komencantoj de Esperanto, kies simboleca punkto estas la malĝusta kaj ne aŭtomata uzo de la akuzativo kaj -iĝ-/-ig- sufiksoj. BEK kurso uzas la valencian metodon, kiu paroligas la lernantojn (ne la instruiston) ege multe, kaj ebligas lernantojn aŭtomate kaj ĝenerale bone uzi la kutiman gramatikon de E-o. Ni kredas ke, nur post tio serioza praktikado, la lernanto povas nature uzi la lingvon kiel la hejmlingvo por profunde, bele, kaj elegante esprimi sin, serĉi informojn, kaj lerni PER E-o (ekz. en E-o Universitato).

E-o Insulo III estas gvidata de Jano Klark, kiu sen-pekigis la originalan kursaron kreite de Deniso. Ne nur estas pli pozitiva kursaro, sed ankaŭ libreto de kanzonoj feliĉigaj kaj kortuŝaj, kiun la lernantoj povas uzi ekster la kurso tempo por distriĝi kaj feliĉiĝi. La nova, redaktita versio de la kursaro ankoraŭ nomiĝas BEK, sed nun signifas la Bela Esperanta Kursaro. Por antaŭvidi ĝin, alŝutu la tutan kursaron, t.e., BEK unu ĝis kvar, ĉi tie en .zip formato.

BEK estas por komencantoj kaj mez-nivelaj E-istoj kiuj eĉ devenas de Eŭropaj landoj. Kial? Ĉar por komencantoj, estas rekomendinde ke ili prenu la monatan kurson du foje, kaj mezniveluloj jam faras la duan fojon. Estas malfacile por Eŭropanoj konfesi ke ili ne faras la akuzativon, -ig-, -iĝ-, participojn ktp. aŭtomate kaj bone. Gravas por mezniveluloj, kiuj komprenas multe de la gramatiko, fari la ekzercojn kaj atingi sufiĉe bone nivelon de uzado. Nur ĉi tiel ni povas eliri de la malvirta ciklo de la ĉiama komencanto. Samtempe, miksi komencantoj kun mezniveluloj ne estas problemo, sed granda ĝojo. Ĉefe niaj komencantoj estos azianoj, kaj estos interesega malkovro de kulturo ambaŭflanke rekte dum la kursaro.

Ĉar BEK estas la plej serioza kursaro, anstataŭ fari ok jarojn kiel la ĉiama komencanto de la rekta metodo kaj turismaj aranĝoj, nur post monato vi povos uzi la lingvon bone kaj nature. Ni diras ke E-o estas facila lingvo, sed ne ekzistas butono kion oni simple puŝas kaj tuj aperas bona E-isto. Sed la BEK kursaro estas la plej proksima aĵo al tiu butono kion la lernanto povas premi.

Alŝutu la tutan kursaron senkoste nun! [BEK 1-4.zip]

Lernu kiel uzi la kursaron, por instrui au memlerni [Kiel uzi BEK-on]

Ĉi foje estas la tria fojo por fari E-o Insulo. Ni fieras pri nia registro de krei multajn elstarajn E-istojn, inkluzive ĉirkaŭ dek instruistojn kiuj nun instruas E-on profesie. Preskaŭ ĉiu diplomiĝinto de BEK daŭre uzas E-on kaj partoprenas optimiste kaj pozitive en la E-an movadon.

La Esperanto-insulo projekto ne okazos chi jare en Hajnano, sed la BEK kurso estos instruata per la norma monata, serioza horaro en templo en Shanshi-provinco (Shaan'xi), somere (pli ofte Julie), de instruisto Miao Hui (chef-bonzo de Tjefvo Monahhejo). Pli da informo videblas ĉi tie.


Vivkondiĉoj

BEK Teamo

Aliĝu nun!